Béla Heinrich
Béla Heinrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1926 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de marto 2002 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juristo |
Béla Heinrich [hejnriĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Heinrich Béla estis hungara juristo.
Béla Heinrich[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1926 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 2002 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Heinrich maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li akiris telefonteknikistan licencon en 1947, pli poste li laboris ĝis 1953 en pluraj laborejoj. Intertempe li akiris diplometon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1949, post 2 jaroj diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, fine li doktoriĝis el juro en 1963. Inter 1953–1956 li laboris en instituto, inter 1956–1963 li havis postenon en fabriko, inter 1963–1976 en ministerio, poste ĝis la pensiuliĝo en 1986 en oficejo pri kopirajtoj. Li estis agnoskita jura eksperto en fervoja kaj akvovoja transportoj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon en 1946.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A táv-választás bevezetésének néhány kérdése. – Hangfrekvenciás távválasztó rendszerek. (1955)
- A közlekedés fejlődésének, valamint a vas- és acélgyártás alakulásának összefüggése néhány tőkésországban. (1964)
- A Duna–Rajna–Majna víziútrendszer nemzetközi közlekedésjogi regime-jének a lex lata és de lege ferenda aspektusokból történő elemzése. (disertaĵo, 1975)