Béla Herczegh
Aspekto
Béla Herczegh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de aŭgusto 1874 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Szabadka |
Morto | la 7-an de septembro 1934 en Hungara reĝlando Kisújszállás |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1898) |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto |
Béla Herczegh [herceg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herczegh Béla estis hungara advokato, parlamentano.
Béla Herczegh[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1874 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 7-an de septembro 1934 en Kisújszállás.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Herczegh maturiĝis en Kolozsvár, poste li studis juron en Scienca Universitato Ferenc József kaj Scienca Universitato de Budapeŝto. Post akiro de advokata licenco li estis advokato en Kisújszállás. Li ankaŭ partoprenis en jura laboro de la departemento, krome li estis elektita parlamenta deputito.