Béla Illés
Aspekto
Béla Illés | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Illés Béla | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1895 en Košice | ||||
Morto | 5-an de januaro 1974 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-24 ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - doktoreco (–1916) ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1920– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Béla ILLÉS, hungare Illés Béla estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Béla Illés naskiĝis la 22-an de marto 1895 en Kassa, nuntempa Košice en Slovakio. Li mortis la 5-an de januaro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Illés studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li debutis en Nyugat en 1916. Post falo de Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno. En la sekva jaro li ĵurnaladis en orienta Ĉeĥoslovakio, poste pro la komunismaj ideoj li estis elpelita. Li estis elpelita ankaŭ el Aŭstrio, tial li iris al Rusio. Kiel majoro, li batalis por la komunista Hungario en 1945. Poste li havis postenojn en gravaj literaturaj revuoj. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1955.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ég a Tisza (Brulas la Tiso), romano, 1929
- Kárpáti rapszódia (Karpata rapsodio), romano, 1939
- Új bor (Nova vino), romano, 1945
- Vígszínházi csata (Batalo ĉe teatro Víg), romano pri sieĝo de Budapeŝto, 1950
- Harminchat esztendő (36 jaroj), 1956
- Anekdoták könyve (Libro de anekdotoj), 1960
- Lövészárokban (En tranĉeo), 1966
- Pipafüst mellett (Apud pipofumo), 1967
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio