Béla Juhász
Béla Juhász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1932 en Gyöngyöshalmaj |
Morto | 20-an de julio 1999 (67-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto redaktoro kritikisto universitata instruisto |
Béla Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Juhász Béla Pál, estis hungara redaktoro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, kritikisto, literaturhistoriisto.
Béla Juhász[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1932 en Gyöngyöshalmaj, li mortis la 20-an de julio 1999 en Debrecen (laŭ alia informo en Budapeŝto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Juhász maturiĝis en gimnazio en Hatvan en 1951, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1955. Post la diplomo li havis statuson en kulturejo, inter 1958–1964 li instruis en gimnazio same en Debrecen, en la lasta jaro li doktoriĝis en la universitato, poste inter 1964–1989 li estis lektoro en la universitato. Tamen lia vivo forte ligiĝis al la loka literatura revuo, kie ekde 1954 li kontribuis kaj inter 1962-1990 li estis redaktoro (ankaŭ dum la emeritaj jaroj li helpis la redaktan laboron). Inter 1972-1991 li estis redaktoro en eldonejo. Li edziĝis en 1956, filinoj naskiĝis en 1957 kaj 1963. Li ricevis 3 premiojn inter 1985-1996.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Emil Kolozsvári Grandpierre: A törökfejes kopja. (kritiko, 1955)
- Népiség és modernizmus Simon István költészetében. (1959)
- Fodor Gerzson és Csokonai. (parte disertaĵo, 1963)
- A derűs elbeszélő regénye. Szabó Pál Talpalatnyi föld című trilógiája. (1967)
- Irodalom és valóság. (studoj, 1977)
- Száz éve született Juhász Géza. (1994)