Béla Lukács (fizikisto)
Aspekto
Béla Lukács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lukács Béla |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Béla Lukács [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács Béla estas hungara teoria fizikisto.
Béla Lukács [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1947 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Lukács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1970 li aliĝis al centra fizika esplora instituto en Budapeŝto, kie li laboris ĝis la emeritiĝo. Li okupiĝis plej ofte pri la teorio de la relativeco. En 1988 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis tutlande konata pro prelegoj en diversaj televizioj, sed li ankaŭ ofte kontribuis en fizikaj revuoj. Li ricevis premiojn en 1983, 1995 kaj 2009. Li havas edzinon, sed dum la emeritiĝo.
Elektitaj televiziaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Fizikus és polihisztor (2006)
- Lyukak az égbolton (2007)
- Sötétebb a sötétnél (2008)