Béla Pogány
Aspekto
Béla Pogány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1887 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de decembro 1943 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 10/1-es parcella, 1. sor, 65.sz. sírhely (felszámolták) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Göttingen (1907–1911) Universitato Eötvös Loránd (1905–1907) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto terfizikisto |
Béla Pogány [pogAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pogány Béla estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1931).
Béla Pogány [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1887 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Pogány frekventis universitaton en sia naskiĝurbo kaj Göttingen. Ekde 1908 li instruis en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste en Scienca Universitato Ferenc József, post la translokiĝo en Szeged, fine en 1923 li revenis al Budapeŝto. Li estis dekano en 1934. Li instruis fizikon ankaŭ en la veterinara fakultato inter 1934-1943. Li instruis ĝismorte. Li okupiĝis pri optiko kaj akustiko.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Optische und elektrische Eigenschaften dünner Metallschichten (1916)
- A fény (La lumo), (1921)
- Kísérleti fizika (1928, tralaborita en 1933)