Béla Polgár
Béla Polgár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de aprilo 1860 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 6-an de marto 1909 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Frat(in)oj | Károly Polgár (en) kaj Gyula Polgár (en) |
Edz(in)o | Szidi Szepesi |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro |
Béla Polgár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Polgár Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Böttger, lia frato estis same aktoro, teatrestro, lia edzino estis Szidi Szepesi.
Béla Polgár[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1860 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 6-an de marto 1909 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉevo en Ukrainio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Polgár frue komencis kanti en koruso. Li interrompe estis ĵurnalisto en 1875, poste matroso sur la Danubo. Li aliĝis al migra teatra trupo de sia frato en 1878. Lia alia menciinda teatrestro estis Endre Bátosy (1891–1895). Ankaŭ li estis teatrestro ekde 1896 en Gyöngyös, baldaŭ lia trupo migris en la plena lando. Foje dum vojaĝo li falin en la Danubon, poste li ofte estis malsana, eĉ tio kaŭzis sian fruan morton. En 1905 li edziĝis.
Membroj de trupo de Polgár (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Endre Bátosy
- Andor Kardos
- Szidi Szepesi