Saltu al enhavo

Béla Radnai (stenografisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Radnai
Persona informo
Naskonomo Röszner Béla Alajos
Naskiĝo 8-an de novembro 1891 (1891-11-08)
en Cegléd
Morto 1-an de novembro 1962 (1962-11-01) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 1-1-103/104 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1909–1913) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Béla Radnai (stenografisto)
Okupo
Okupo instruisto
stenografiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Radnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnai Béla estis hungara stenografisto, instruisto, lernejestro, kolektisto de artaĵoj. Lia origina nomo estis Röszner Béla Alajos.

Memortabulo pri Béla Radnai

Béla Radnai[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1891 en Cegléd, li mortis la 1-an de novembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Radnai maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1909, samtempe li akiris diplometon pri stenografio. Li instruis stenografion en gimnazio inter 1909-1914. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Dum la 1-a mondmilito li batalis, eĉ li vundiĝis, preskaŭ mortis. Inter 1922 kaj 1961 li estis lernejestro. Li ellaboris la unuecan hungaran stenografian sistemon, li ankaŭ redaktis stenografian revuon. En 1961 li pensiuliĝis. Ekde la 1930-aj jaroj li komencis kolekti nuntempajn artaĵojn, eĉ li mebriĝis en Societo Szinyei Merse Pál. Lia kolektaĵo estis deklarita privata protektita valoro kaj estas videbla en Győr.

Li ricevis oran medalon en 1913. Li vidviĝis en 1949, en la sekva jaro li denove edziĝis.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az egyszerű gyorsírás tankönyve (1912, ĝis 1927 7 eldonoj)
  • A gyorsírás elmélete (1914)
  • Az egységes magyar gyorsírás tankönyve (1-3, 1927-1928)
  • Az egységes magyar gyorsírás tanításának módszere (1931)
  • A modern gyorsírások fejlődési irányai (1934)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]