Béla Szász (juristo)
Aspekto
Béla Szász | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1868 en Peŝto | |
Morto | 7-an de aŭgusto 1938 (70-jaraĝa) en Balatonfüred | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/6-1-93 ![]() | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Familio | ||
Patro | Károly Szász ![]() | |
Gefratoj | Károly Szász ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Béla SZÁSZ [sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász Béla estis hungara juristo, poeto, tradukisto, membro de Societo Kisfaludy. Li estis filo de Károly Szász (verkisto).
Béla Szász naskiĝis la 21-an de marto 1868 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1938 en Balatonfüred.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Szász frekventis mezlernejon en Budapeŝto, universitatojn en Budapeŝto kaj Strasbourg. Li eklaboris en 1889, lo longe estis juĝisto. Liaj artikoloj temis parte pri la juro, parte pri la literaturo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Két fájdalom tradukita dramo de François Coppée (1892)
- Ruy Blas tradukita dramo de Victor Hugo (1893)
- Heine dalaiból (El kantoj de Heine (1909)
- Versek (1909) - poemoj
- Versek (1928) - poemoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- [1][rompita ligilo]
- [2]