Béla Székely
Béla Székely | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de junio 1892 en Beclean (Bistrița-Năsăud) | |
Morto | 9-an de decembro 1955 (63-jaraĝa) en Bonaero | |
Ŝtataneco | Argentino ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto psikologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
SZÉKELY Béla (se:kej) estis rumanuja hungara, hungara ĵurnalisto, verkisto, psikologo naskita en Bethlen la 1-an de junio 1891 kaj mortinta en Buenos Aires en 1955.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Béla Székely studis en Nadjvarado kaj Budapeŝto kaj komence li estis ĵurnalisto en tiuj du urboj. Li estis redaktoro en Kluĵo de la gazetoj Új Kelet, Keleti Újság kaj 5 órai Újság. Li partoprenis en la laboro de Erdélyi Zsidó Nemzeti Szövetség (Transilvania Juda Nacia Unuiĝo) kaj li organizis la fraŭlin-mondmovadon „Aviva”. Li estis kunlaboranto de la revuoj de Lajos Kassák (Dokumentum, Munka). En 1934 – 1935 li redaktis la pedagogian kaj grafologian revuon Emberismeret (Homkono) (kune kun István Kulcsár). En 1938 li elmigris Sud-Amerikon, en Buenos Aires li ĉefredaktis la hungarlingvan semajnan gazeton Jövő . Liaj sciencaj verkoj aperis en Argentino en hispana lingvo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Számvetések (poemoj, Bp., 1912);
- Vajúdó ország. Könyv az épülő Palesztináról (Kolozsvár, 1925);
- Mittelmann, egy zsidó Justizmord leleplezése (Marosvásárhely, 1925);
- A Te gyermeked…A modern gyermeknevelés kézikönyve (Bp., 1925);
- A „G” osztály. Szenny, vér, halál (Kolozsvár, 1931);
- A gyermekévek szexualitása (Bp., 1935);
- Az antiszemitizmus története (Bp., 1936; Buenos Aires, 1940).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon