Béla Szombathelyi
Aspekto
Béla Szombathelyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Theindl Béla |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1851 en Szombathely |
Morto | 24-an de aŭgusto 1881 (30-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
SZOMBATHELYI Béla (sombatheji); Theindl estis hungara aktoro naskita en Szombathely la 18-an de aŭgusto 1851 kaj mortinta en Kolozsvár la 24-an de aŭgusto 1881.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Szombathelyi Béla komence ludis sub nomo Szombathelyi–Theindl Béla. Li debutis en trupo de Lajos Károlyi la 7-an de septembro 1869. En aprilo de 1876 li dungis sin al Koloĵvaro, kaj tie li ludis ĝis sia morto escepte mallongan tempon (en 1878 li elpaŝis en Népszínház de Peŝto). Lia lasta elpaŝo okazis la 4-an de aŭgusto 1881. Li mortis pro duelo.
Roloj
[redakti | redakti fonton]- Gelencséri pusztabíró (Csepreghy F.: Sárga csikó);
- Carniole (Feuillet: Delila);
- Szlankaményi (Tóth: Nők az alkotmányban).