Béla Vécsey
Aspekto
Béla Vécsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1882 en Făgăraș |
Morto | 24-an de februaro 1965 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 748-682. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero |
VÉCSEY Béla (ve:ĉei) hungara metalurgo, kandidato pri teknikaj sciencoj (1952). Béla Vécsey naskiĝis en Fogaras (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Făgăraș en Rumanio) la 3-an de oktobro 1882 kaj mortis en Budapeŝto la 24-an de februaro 1965.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Vécsey havigis diplomon en 1908 kaj de tiam li laboris en Diósgyőr en la ŝtata ferfabriko. En 1919 li iĝis direktoro de sekcio. La ŝtalfabrikon Hubert kaj Sigmund li evoluigis al internacia nivelo. En 1949 li iĝis unu el organizintoj de la Instituto Esplora pri Ferindustrio kaj estro de sekcio metalurgia.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vasötvözetek lassú edzésének gyakorlati jelentősége (Bány. és Koh. L. 1936);
- Az alumínium vasércek redukálhatósága (Bány. és Koh. L. 1949);
- A nitrogén mint acélötvöző elem (Bp., 1954).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon[1]