Béla Vihar
Béla Vihar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1908 en Hajdúnánás |
Morto | 24-an de novembro 1978 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 9. sor, 29. sirhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Magda Widder (en) |
Infano | Judit Vihar |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto poeto instruisto |
Béla Vihar, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vihar Béla estis hungara poeto, instruisto, redaktoro. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs], lia bopatro estis Félix Bódog Widder, lia filino estis Judit Vihar.
Béla Vihar[1] naskiĝis la 23-an de majo 1908 en Hajdúnánás, li mortis la 24-an de novembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Vihar devenis el juda familio. Li estis edukita en Szécsény, Törökszentmiklós kaj Debrecen, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto. Li debutis poeto jam en sia aĝo 16, baldaŭ li apartenis al la 3-a generacio de Nyugat. Li unue instruis en Hajdúsámson, poste en Miskolc. Li aliĝis al la socialdemokratoj. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. De 1945 ĝis 1948 li estis lernejestro de juda lernejo en Budapeŝto, poste li havis postenon en la edukministerio, inter 1954-1956 li estis liberprofesiulo, fine redaktoro. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1966.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Út önmagadtól (poemoj, 1933)
- Betűk békességében (poemoj, 1941)
- Bibliai történet. Mózes születésétől a Tóra befejezéséig. (juda lernolibro, 1948)
- A szovjet katona a magyar irodalomban (gvidlibro, 1954)
- A szerelem születése (poemoj, 1958)
- A négy felelet (poemoj, 1965)
- Egy katona megy a hóban (kolektitaj poemoj, 1978)
- Elröppent lakodalom (elektitaj poemoj, 1984)
- A szíjak között (elektitaj poemoj, 1998)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj en Hajdúnánás kaj Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto[rompita ligilo]
- biografio hungare
- biografio angle
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM74470 hungarlingva datenaro de muzeo