Büßleben
Büßleben | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99098 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 58′ N, 11° 7′ O (mapo)50.964411.1106Koordinatoj: 50° 58′ N, 11° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 234 m [+] | ||
Areo | 6,86 km² ( 686 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Büßleben [+] | |||
Büßleben estas urboparto de Erfurto, Germanio. En la 31.12.2016 ĝi havis 1262 loĝantojn; aliĝo al Erfurto fariĝis en la 1.7.1994. Urboparta urbestrino estas Kathrin Hörr.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Büßleben troviĝas ĉirkaŭ 6 kilometrojn oriente de Erfurto en ebena, senarbara medio inter Linderbach norde, Urbich okcidente, Niedernissa sude kaj Mönchenholzhausen oriente. Fluas tra Büßleben la rivereto Peterbach, flanka rojo de Linderbach kiu siavice alfluas al Gramme. La supra parto de la torento Peterbach bezonas akvopurigon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua endokumenta mencio de Büßleben estis en la jaro 876-a. Apartenis la vilaĝo al la Grafujo Vieselbach kaj post vendo en la posedoĵaron de la Gleichen-grafoj kiuj ne antaŭ 1403 vendis la tuton al la urbo Erfurto. La de tempo al tempo historilibre legebla versio ke Büßleben estintus provizadvilaĝo por la majencanoj ne veras. En 1802 la vilaĝo iĝis prusia, poste inter 1807 kaj 1813 ĝi estas ene de la Princlando Erfurto. Reprusi-iĝo iĝis post la Viena kongreso. Inter 1816 kaj 1944 Büßleben estis parto de la Landa distrikto erfurta ene de la prusia Provinco Saksio. Inter 1815 kaj 1918 ĝi landlimas kun la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. En la 1.7.1950 enkorpigitis al Büßleben la ĝis tiam memstara komunumo Urbich. Ekde 1952 ĝi apartenis al la GDR-Distrikto Erfurt-Land. En 1994 ĝi erfurtiĝis. Danke al granda novkonstruaĵzono en la uesto la enloĝantaro de 1990 (500 personoj) kreskis ene de 16 jaroj al ĉ. 1300.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Protestantisma Petro-kirko
- Restaŭrita framskeleta domo de la infanvartejo kun turo kaj kruco.
- Monumentoj por falintaj soldatoj (unu el la Francia-Prusia Milito unu por la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito.
Ekonomio kaj trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra jarcentoj estis Büßleben agrikultura, pri kio atestas ĝis nun bienoj grandaj kun imponaj pordoj. Nur post la Turniĝo ĝi ŝanĝiĝis de terenkultiva vilaĝo al ŝatata loĝejdona vilaĝo por la landĉefurbanoj. Disde Büßleben kondukas ŝoseoj al Urbich, Obernissa kaj al la federacia strato B 7 al Linderbach. La urba buslinio 51 venigas la loĝantojn komforte al la Stacidomo de Erfurto.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Paulus Stephanus Cassel, evangelia teologo de juda origino, kiu baptitis en 1855 en Büßleben
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chronik Büßleben - 1125 Jahre Büssleben von 876 bis 2001. Geiger Verlag, 2001, ISBN 978-3-89570-737-7
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Leben in Büßleben - paĝoj vivfaciligaj por büßleben-anoj
- Informoj ĉe erfurt.de Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Büßleben en la germana Vikipedio.