Bükkszék
Bükkszék [buksEk] estas malgranda vilaĝo kaj feriejo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 3335
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]Bükkszék situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bélapátfalva troviĝas 18, Eger 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1275 en formo Szeck. La turkoj dufoje faris senhoma la vilaĝon. Bükkszék gravas pro la kuracakvo malkovrita en 1938. Tiu akvo estas elstara por digestaj, spirvojaj kaj movorganaj malsanoj. La kuracakvo estas elgajnita el profundo de 540 m kaj havas tiam la temperaturon de ĉ. 40 °C. Oni enboteligas loke la mineralakvon kaj vendas dislande laŭ la nomo Salvus. Oni povas eĉ sin bani en la kuracakvo - de majo ĝis aŭgusto. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, etbanko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Spirito (Bükkszék) el la 13-a jarcento?, plurfoje trakonstruita
- kuracbanejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bükkszék
- La oficiala paĝo de Bükkszék
- Bükkszék - Foto Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine