Băile Felix
Aspekto
Băile Felix [bəile feliks]) (hungare Félixfürdő) estas banejo en Rumanio sud-sudoriente de Oradea. Tie estis banejo jam en la mezepoko, sed ĝi en la 16-a jarcento pereis. Ĝi estis restarigita en 1716 de premontra kanoniko Felix Helcher, kies nomon ĝi ricevis. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre ĝi apartenis al komunumo Sânmartin, sed poste oni aligis ĝin al Oradea.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine