Saltu al enhavo

Babí (Trutnov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Babí
Babí
germane Trautenbach
vilaĝo
Kapelo de sankta Tekla
Oficiala nomo: Babí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Trutnov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de NP Gigantmontaro
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Domoj 55 (2011)
Situo Babí
 - koordinatoj 50° 37′ 05″ N 15° 54′ 11″ O / 50.61806 °N, 15.90306 °O / 50.61806; 15.90306 (mapo)
Katastro 11,33 km² (1 133 ha) Babí
Loĝantaro 124 (2021)
Denseco 10,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1485
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 541 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Babí (Trutnov)
Portalo pri Ĉeĥio

Babí (germane Trautenbach) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Trutnov, en distrikto Trutnov. Ĝi troviĝas proksimume 7 km norde de Trutnov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/300. Estas ĉi tie registritaj 55 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 124 loĝantoj.

Babí estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 11,33 km². La katastro Babí estas plej multe situanta enloĝigita loko en Trutnov kaj sur ĝia rando ankaŭ troviĝas la plej alta punkto de la urbo (968 m s. m.). La parto Babí estas jam sur teritorio de Nacia parko Gigantmontaro.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1485.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869758
1880702
1890667
1900672
1910610
1921516
JaroLoĝantoj
1930533
1950193
1961186
1970164
1980131
199190
JaroLoĝantoj
200199
2011109
2021124

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Fuortaro Stachelberg – ampleksa komplekso de la artileria fuortaro, konstruita en la 1930-aj jaroj kiel konsisto de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Ĝi etendiĝas sur montodorso nordorientede la vilaĝo kaj ĝia tasko komune kun liganta linio de la fortikaĵoj devis esti defendo kontraŭ invado de soldataroj de Nazia Germanio tra spaco de Libavské sedlo. Ekde la jaro 1993 la fuortaro estas alirebligita al publiko. Krom la fuortaro mem kondukas tra la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo koneksa linio de pezaj kaj malpezaj fortikaĵoj.
  • Belvedero Eliška – ligna belvedero konstruita en la jaro 2014 en spaco de fuortaro Stachelberg
  • Kapelo de sankta Tekla
  • pestkolono
  • kelke da ŝtonaj krucoj

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]