Bactris gasipaes
piĵibajo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bactris gasipaes Kunth | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Bactris gassipaes (sin. Guilhielma speciosa) aŭ peĵibajopalmo ( portugala.: Pupunheira; hispana: Chonta,Pejibaye, Pijuayo; angla: Peach Palm), estas vaste disvastigita palmo, kiu originas en la tropika Ameriko. La ĉ. 20 m alta trunko kaj la folioj parte havas pikilojn.
Bactris gassipaes estas plantospecio apartenanta al la familio Arakacoj, kultivita de la sudamerikaj praloĝantoj. La frukto estas drupfrukto kun manĝebla fruktokarno, kiu ĉirkaŭas la ununuran kernon je dikeco de 3 ĝis 5 cm. La fruktoj (peĵibajoj) estas ruĝaj, oranĝkoloraj aŭ oranĝflavaj. Tio dependas de la maturecgrado kaj de la kultivaro.
La granda avantaĝo de la planto estas ĝia alta kresko. Oni povas kultivi plantidojn en la ombro de la plantkrono. La planto kreskas rapide. Jam post 18 ĝis 24 monatoj oni povas rikolti la unuajn fruktojn. Ankaŭ birdoj ŝatas la fruktojn, precipe la papagoj. La palmo estas kultivata en Brazilo, Trinidado kaj Tobago, Kostariko, Nikaragvo, Ekvadoro , Peruo, Venezuelo, Bolivio, Panamo kaj Kolombio.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Beschreibung, Fotos Arkivigite je 2012-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- plantapalm
- Mora-Urpi, J., Weber, J., & Clement, C. R. Peach palm (Bactris gasipaeas) engl.(pdf Datei). (1002 kB)