Bad Wildungen estas kuracloka urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia landoHesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 17 595 loĝantojn. Ĝi estas urba-banurbo kun multaj resanigaj fontoj.
Bad Wildungen situas ĉe la rando de la mezalta montaroKellerwald en la tiel nomata "feria lando" Waldecker Land. La urbo, kiu disvastiĝas oriente de la monto Homberg (518 metroj), estas trairita de la rojo Wilde, kiu fluas ĉe la urboparto Wega en la riveron Eder. La urbopartoj Wega kaj Mandern situas borde de la rivero Eder. Ĉi tiu rivero formas, pli norde, la akvejon Edersee, kiu situas ĉirkaŭ 10 km nordokcidente de la urbocentro de Bad Wildungen. La sudokcidentaj urbodistriktoj Hundsdorf, Armsfeld kaj Bergfreiheit estas trairitaj de la rojo Urff.
La plej proksimaj gravaj urboj estas Kassel (ĉirkaŭ 45 km, nordoriente), Marburg (ĉirkaŭ 60 km, sudokcidente) kaj Korbach (ĉirkaŭ 28 km, nordokcidente).