Bajbulat Mardanov
Aspekto
Bajbulat Mardanov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 2004 (20-jaraĝa) en Kazano |
Lingvoj | tatara • angla • turka • baŝkira • Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Liceo-Internulejo №2 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Bajbulat MARDANOV (tatare بايبولاد مردانۋ; naskiĝis la 6-an de Februaro 2004) estas tatara aŭtoro[1] , esperantisto kaj TEJO-ano. Bajbulat estas poligloto kaj flue parolas la tataran (denaske), la anglan, la turkan, la baŝkiran kaj Esperanton.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Bajbulat naskiĝis la 6-an de Februaro de la jaro 2004 en tatara familio en Kazano, la ĉefurbo de Tatario.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Bajbulat studas en Liceo-Internulejo №2 en Kazano. En la jaro 2021 Bajbulat prelegis pri la tatara en la Kazana Federala Universitato.
Esperantista agado
[redakti | redakti fonton]Bajbulat membras en TEJO kaj estas ano de la komisiono "Adoleska agado" de TEJO.