Balázs Szokolay Dongó
Datenoj de la informkesto estas erara!
Balázs Szokolay Dongó | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szokolay Balázs |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1964 (60-jaraĝa) en Tótkomlós |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto edukisto ![]() |
Balázs Szokolay Dongó [balAĵ sokolai dongO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szokolay Dongó Balázs estas hungara popolmuzikisto (sakŝalmisto, bekflutisto, saksofonisto, komponisto, instruisto). En lia nomo Dongó estas distinga nomo por distingi de Balázs Szokolay, kun kiu li ofte muzikas kune.
Balázs Szokolay Dongó[1] naskiĝis en la 20-a jarcento en Tótkomlós.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Szokolay_Dong%C3%B3_Bal%C3%A1zs.jpg/220px-Szokolay_Dong%C3%B3_Bal%C3%A1zs.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Szokolay_Dong%C3%B3_Bal%C3%A1zs_%282%29.jpg/220px-Szokolay_Dong%C3%B3_Bal%C3%A1zs_%282%29.jpg)
Biografio
[redakti | redakti fonton]Balázs Szokolay Dongó estis edukita en sia naskiĝurbo, li lernis agrikulturon kaj desegnadon, poste li estis memlernanto pri muziko. Li konatiĝis kun Mátyás Bolya en la malfruaj 1980-aj jaroj kaj en 1999 li komencis muzikadi kune. Intertempe ekde 1990 li estis muzikisto en pluraj orkestroj popolmuzikaj, fine li fondis propran muzikgrupon. Inter 2003-2007 li instruis sakŝalmadon en Budapeŝto. Li ricevis 3 premiojn inter 1994-2016.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Glasgow (2001)
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva intervjuo Arkivigite je 2019-09-26 per la retarkivo Wayback Machine