Balatonmáriafürdő
Etoso
Balatonmáriafürdő (balatonmArjafurdO) estas vilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en Somogy, en subregiono de Fonyód. La nomo signifas: Balatono-Maria-banejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/45/Badacsony_mountain_from_Balatonm%C3%A1riaf%C3%BCrd%C5%91%2C_Hungary.jpg/300px-Badacsony_mountain_from_Balatonm%C3%A1riaf%C3%BCrd%C5%91%2C_Hungary.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 8647
- Telefonprefikso: 85
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas laŭ suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa. La loko kontaktiĝas kun Balatonfenyves.
Historio[redakti | redakti fonton]
La kampoj longe apartenis al familio Festetics [feŝtetiĉ]. Komence vinkulturistoj, poste ankaŭ somerumantoj loĝadis tie. En 1927 naskiĝis la vilaĝo. En 1932 fervoja haltejo, en 1942 hotelo, en 1969 haveno konstruiĝis.