Balatonvilágos
Aspekto
Balatonvilágos | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8171 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 342 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 58′ N, 18° 10′ O (mapo)46.97438888888918.165280555556Koordinatoj: 46° 58′ N, 18° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 29,21 km² (2 921 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonvilágos [+] | |||
Balatonvilágos [balatonvilAgoŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi. Világos signifas hela, la vilaĝo ricevis la nomon pro la hela tero.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 29 km²
- Loĝantaro: 1200
- Poŝtkodo: 8171
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo Budapeŝto-Siófok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio estis 2 najbaraj komunumoj Balatonaliga kaj Balatonvilágos. La lasta ĝis 1961 estis ekstra parto de Balatonfőkajár. Ambaŭ estas ŝatataj someraj banlokoj, ĉar ili troviĝas la plej proksime de Budapeŝto. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo, dum la socialismo nevizitebla pro la najbara elitpartia feriejo
- monumento pri Sankta krono de 2000
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Balatonaliga mortis politikisto József Révai.