Balono


Balono (per alia vorto ankaŭ aerostato) estas aparato pli malpeza ol la aero, kiu laŭ principo de Arkimedo moviĝas tra la aero. Kutime sub la balono, nacelo estas alkroĉita por transporti mezurekipaĵon, personaron aŭ motoro(j)n.
Varmaerbalonoj uzatas por turismo eĉ por iu sporto agnoskata de la Internacia Federacio de Aeronaŭtiko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 5-a de junio 1783 estas konsiderata kiel komenco de balona flugado, kiam supreniris varmaera balono de fratoj Montgolfieroj antaŭ la okuloj de la kortego de Ludoviko la 16-a. La unuaj pasaĝeroj estis ŝafo, ansero kaj koko.
Samjare ankaŭ supreniris la unua balono plenigita je gaso (hidrogeno) de profesoro Charles kaj la fratoj Robert. La gasbalonoj poste estis tre uzataj en civila kaj ĉefe en armea sfero. Ili estis plenigitaj per hidrogeno aŭ lumgaso kaj fine per sendanĝera heliumo. Fine de la 19-a jarcento ankaŭ aperis la unuaj uzeblaj direkteblaj balonoj — aerŝipoj.
Armea uzo
[redakti | redakti fonton]La unuan proponon por armea uzo faris jam en la jaro 1783 franco Giroud de Villette post sia flugo per montgolfiera balono. La unua praktika uzo estas alskribata al alia franco. Guiton de Morveau, konsilanto de Komitato por ŝtata bono de la unua franca respubliko, provis per balono transporti en 1793 depeŝojn el sieĝata urbo Condré. La balono ne likis, tamen ĝi falis en tendaron de malamikoj. Malgraŭ tio, li akiris en la sama jaro subtenon por siaj projektoj kaj, unu jaron pli malfrue, per sia balono Entreprenant (entreprenema), li intervenis en batalojn ĉe Maubeuge. Sed antaŭ tio estis necese, kun helpo de kemiisto Antoine Laurent Lavoisier kaj fizikisto Coutelle, malkovri kaj priregi novan manieron de sintezo de hidrogeno.
Dum la prusa sieĝado de Parizo en 1870, balonoj estis unusola rimedo por komuniko inter la sieĝatoj de la urbo kaj la resto de Francio. Dum la sieĝado ekstartis 66 balonoj, el kiuj plimulto alflugis kun poŝtaĵoj kaj pasaĝeroj ekster la prusan ĉirkaŭigon.
Balonoj estis en la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento uzataj en armeo kiel gvatanta rimedo — precipe por gvidado de artileria kanonado — kaj dum la Dua Mondmilito kiel kontraŭsubmarŝipa gardistaro.
Operaco Outward estis brita programo en la Dua Mondmilito por ataki Germanion pere de liberflugantaj balonoj. Ĝi uzis malmultekostajn simplajn balonojn plenplenajn de hidrogeno. Ili portis ĉu ŝtalkablon por kurtcirkviti elektrajn liniojn de alta tensio, aŭ fajrigajn aparatojn por ekbruligi kampojn, arbarojn kaj makisojn.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]
En la dua duono de la 20-a jarcento premigita botelgaso ekesti kutime alirebla kaj ĝi ebligis tiel renesancon de varmaerbalonoj kiel hobion de multaj entuziasmuloj.
James Gordon Bennett — usona eldonisto — ofertis en 1906 internacian premion por longdistancaj flugoj per konkurso de varmaerbalonoj.
La Fédération aéronautique internationale (FAI: Internacia Aeronaŭtika Federacio) notas rekordojn en 10 kategorioj por varmaeraj kaj gasplenumitaj balonoj, de 250 m³ ĝis 16 000 m³.
La konkursoj estas lokaj, sed mondaj ĉampionecoj estas ne tre sukcesaj.
Oni traflugis per balono la Atlantikon (1978), Nord-Amerikon (1980) kaj la Pacifikon (1981).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- varmaerbalono
- aerŝipo
- ludbalono respektive baloneto
- Balloon Land, animacia filmo de 1935