Saltu al enhavo

Balota fraŭdo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baloto en Francio kun travidebla balotilujo. (2007)

Balota fraŭdo inkluzivas ĉion, kio celas influi la rezulton de baloto, por garantii aŭ favorigi deziratan rezulton. Ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kiuj uzas balotsistemon trafas tiun problemon kaj serĉas kiel eviti tion. Sukceso sur tiu kampo estas kondiĉo por la kvalifiko "demokratia".

Balota fraŭdo povas okazi je ĉiu paŝo aŭ elemento de baloto :

Kun la apero de retaj sociaj retoj kaj poste artefarita inteligenteco aperis novaj rimedoj por celi kaj influi voĉdonojn per trompado de balotantoj per misinformado (larĝa aŭ celita).

Multaj studoj faritaj de la Usona Nacia Instituto de Normoj kaj Teknologio dokumentas diversajn metodojn de elektofraŭdo [1].

Fraŭdo en la konsistigo de balotantaro

[redakti | redakti fonton]

Tio konsistas en forigo de verŝajne malfavoraj balotantoj kaj enskribo de verŝajne aŭ certe favoraj balotantoj al iu kandidato. Por tio necesas komplicoj en la administraj servoj. En multaj kazoj, estas eble por aŭtoritatoj artefarite kontroli la konsiston de balotantaro por produkti antaŭviditan rezulton. Unu maniero fari tion estas movi grandan nombron da balotantoj, ekzemple provizore asignante loĝecon, en opozicia regiono iom antaŭ la baloto.

La komponado de balotantaro ankaŭ povas esti ŝanĝita senrajtigante kelkajn klasojn de homoj, igante ilin nekapablaj voĉdoni. En kelkaj kazoj, ŝtatoj pasigis leĝojn kiuj levis ĝeneralajn barilojn al balotlista registriĝo, kiel ekzemple balotimpostoj, legopovaj kaj lingvaj testoj, kaj administraj postuloj, kiuj en praktiko estis aplikitaj kontraŭ minoritato cele al diskriminacia efiko.

Fraŭdo en la organizado de la balotejo

[redakti | redakti fonton]

Fraŭdo pri prokuroj

[redakti | redakti fonton]

Alia metodo estas ekkoni balotantojn, kiuj forestos en la balota tago kaj kiuj ne faris prokurilon por voĉdoni. Sufiĉas tiam fari falsajn prokurojn por ĉi tiuj homoj, sed oni devas esti certaj, ke ĉi tiuj balotantoj ne venos por voĉdoni.

Ŝtopo de balotilujo

[redakti | redakti fonton]

Ŝtopo de balotilujo estas la kontraŭleĝa praktiko de enigo da multoblaj balotiloj dum voĉdonado en kiu nur po unu balotilo estas permesita.

Interŝanĝo de kovertoj kun cent balotiloj

[redakti | redakti fonton]

Okaze de voĉnombrado, oni malplenigas la balotilujon kaj arigas kovertojn, kiuj entenas balotilon, en grandan koverton po cent por nombri la balotilojn kaj ĉiu granda koverto estas poste metita sur tablo, unu post la alia, por nombri la voĉojn de ĉiu kandidato. Tiam povas okazi interŝanĝo de grandaj kovertoj kontraŭ jam preparitaj kovertoj.

Fraŭdo en la publikigo de la rezultoj

[redakti | redakti fonton]

Falsaj asertoj pri fraŭdo

[redakti | redakti fonton]

Malveraj asertoj pri balotfraŭdo povas esti uzataj kiel bazo por provi nuligi elekton. Dum kaj post la usona prezidenteca kampajno en 2020, aktuala prezidanto Donald Trump faris multajn senbazajn akuzojn pri balotfraŭdo de subtenantoj de la demokrata kandidato Joe Biden. La Trump-kampanja teamo instigis poste malvenkis multajn juĝaferojn rilate al la rezultoj[2]. Prezidanto de Brazilo Jair Bolsonaro ankaŭ faris multajn asertojn pri balotfraŭdo sen indico dum kaj post la brazila prezidant-elekto en 2022[3].

Neregula proklamado de rezultoj

[redakti | redakti fonton]

Voĉdonado estas tre ofte farita en multaj lokoj. Sufiĉas do, kondiĉe ke la informoj malbone estas transdonataj, intence "erari" la totalojn sen tuŝi la mezajn rezultojn por akiri eble sufiĉajn "plibonigojn" de la rezultoj.

Sekve gravas singardi pri ajna prokrasto inter la fino de la voĉdonado kaj la anonco de la rezultoj, same kiel la troa centralizo de rezultoj postulantaj la longdistancan transporton de nombritaj balotiloj kaj voĉdonaj dokumentoj (kiuj riskas malaparon aŭ falsigon laŭ antaŭajn rezultojn por difinita regiono).

En aparte koruptaj reĝimoj, la voĉdonadprocezo povas esti nenio alia ol trompo, ĝis tiome, ke oficialuloj simple anoncas kiajn rezultojn ili volas, foje sen eĉ sinĝeni pri nombrado de la voĉdonoj. Dum tiaj praktikoj tendencas altiri internacian kondamnon, balotantoj kutime havas malmultan aŭ neniun rimedon, ĉar malofte ekzistus manieroj forigi la fraŭdan venkinton el rego, krom per revolucio.

Fraŭdo en la balota kampanjo

[redakti | redakti fonton]

Timigado de balotantaro

[redakti | redakti fonton]

Timigo de balotontoj implikas troe premi sur balotanto aŭ grupo de balotantoj tiel ke ili voĉdonos apartan manieron, aŭ tute ne[4]. Prokura voĉdonado kaj poŝta voĉdonado povas esti pli taŭgaj al iuj formoj de timigado ĉar la balotanto ne havas la protekton kaj privatecon de la balotloko. Timigado povas preni gamon da formoj inkluzive de vorta aŭ fizika minacoj, premoj, perfortoj.

Aĉetado de voĉdonoj

[redakti | redakti fonton]

Voĉdona aĉeto okazas kiam politika partio aŭ kandidato serĉas aĉeti la voĉdonon de balotanto en venonta elekto. Voĉdona aĉetado povas preni diversajn formojn kiel mona interŝanĝo, same kiel interŝanĝo por necesaj varoj aŭ servoj[5].

Neegala reklamado

[redakti | redakti fonton]

Kiam unu partio influas aŭ eĉ kontrolas la kominukadajn rimedojn aŭ iujn sociajn retojn, estas facile por ili kontroli la diskurson kaj limigi aŭ eĉ malhelpi la balotpropagandon de la kontraŭaj partioj. Tio estas nuntempe tre uzita rimedo, ĉar tio formale respektas la regulojn de voĉdonado kaj, pro manko de trafaj kaj agnoskitaj indikiloj (kiuj ne ĉiam disponeblas), estas malfacile pruvebla.

Intensa, foje kaŝita, ĉeesto en sociaj retoj (per robotoj, algoritmoj por profilado de homoj kaj individua celado same kiel la disvastigo de falsaj informoj, falsaj aŭ distorditaj bildoj, kaj manipulaj mesaĝoj ekzemple) povas doni artefarite signifan pezon al industria, politika aŭ religia lobio. Cifereca influo ebligas, kreadon de la iluzio, ke la ideoj (politikaj, sociaj, religiaj, ktp.) de grupo estas popularaj kaj tiel influas aliajn balotontojn. En 2018 la skandaloj ligitaj al la ŝtelo de milionoj da personaj datumoj de Facebook fare de Cambridge Analytica aŭ AggregateIQ por tiam konstrui kaj sendi celitajn propagandajn mesaĝojn bazitajn sur la psikologia profilo de la interretaj uzantoj montris, ke ĉi tiuj teknikoj kaj specialigitaj programoj estas amase uzataj por manipuli la publikajn opiniojn kaj fraŭde igi homoj al voĉdonado favore al Donald Trump kaj briteliro[6][7].

Misinformado kaj falsnovaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Misinformado povas esti uzita cele al kredigi al parto de la balotantaro, ke ili ne rajtas voĉdoni, aŭ por dissendi falsajn informojn pri la organizo de la baloto, por ke iuj homoj ne uzu siajn voĉdonrajto.

Fraŭdo pri kandidatoj

[redakti | redakti fonton]

Kandidateca fraŭdo estas malhelpo aŭ malpermeso kandidatiĝi por la kontraŭa partio, ekzemple rifuzante kandidatiĝon (Irano), limigante ilian agadzonon aŭ malliberigante ilin (Rusio) pro diversaj, foje fantaziaj kialoj (korupto, samseksemo ktp. depende de la kulturo de la lando).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Garrigou, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Developing an Analysis of Threats to Voting Systems Arkivigite je 2019-09-04 per la retarkivo Wayback Machine, Nacia Instituto pri Normoj kaj Teknologio, la 7-an de oktobero 2005 (angle)
  2. "Trump's lawyer alleges voter fraud in 'big cities', says loss in Pennsylvania 'statistically impossible'" (arkivo). Hindustan Times. 19-a de Novembro 2020.
  3. Savarese, Mauricio (25 October 2022). "Brazilian voters bombarded with misinformation days before vote". PBS News. Associated Press.
  4. Davis, Wynne (4 November 2022). "What is voter intimidation and how concerned should you be?". NPR.
  5. "Lynne Rienner Publishers – Elections for Sale The Causes and Consequences of Vote Buying" (arkivo). rienner.com.
  6. Confessore, Nicholas (April 4, 2018). "Cambridge Analytica and Facebook: The Scandal and the Fallout So Far" (arkivo). The New York Times. ISSN 0362-4331.
  7. Cadwalladr, Carole (7 April 2018). "Facebook suspends data firm hired by Vote Leave over alleged Cambridge Analytica ties" (arkivo). The Guardian.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]