Balthasar Gérard
Aspekto
Balthasar Gérard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Balthazar Gérard | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1556 en Vuillafans | |
Morto | 14-an de julio 1584 (27-jaraĝa) en Delft | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Torturo vd | |
Ŝtataneco | Hispana Imperio vd | |
Alma mater | University of Dole (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | juristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Balthasar GÉRARD (nederlande Balthasar GERARDS; * ĉ. 1557 en Vuillafans en Franĉkonteo; † 14-a de julio 1584 en Delft) estis la murdinto de Vilhelmo de Oranĝo.
Gérard prenis, kiel fanatika katoliko, la de pluraj monaĥoj kaj eĉ de Aleksandro de Parma aprobitan planon, murdi Vilhelmon de Oranĝo. Li sub la nomo Franz Guion dungiĝis kaj hipokritis egan malamon kontraŭ la katolikoj, sed murdis Vilhelmon je la 10-a de julio 1584 sur la ŝtuparo de lia palaco en Delft per tri pistolpafoj.
Je la 14-a de julio 1584 li estis kvaronumita; Reĝo Filipo la 2-a tamen nobeligis la tutan familion de la murdanto kaj donis al ili la posedaĵojn de la Oranĝoj en Franĉkonteo.