Baluĉa lingvo
Baluĉa lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo • makrolingvo | |
---|---|
nordokcidenta irana lingvaro | |
Parolantoj | 7 600 000 |
Skribo | Balochi Standard Orthography, Old Balochi Orthography, Balochi Roman Orthography, Balochi Cyrillic Alphabet |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | bal |
Glottolog | balo1260 |
Angla nomo | Balochi |
Franca nomo | baloutche |
La baluĉa lingvo estas irana lingvo kun ĉirkaŭ 4 milionoj da parolantoj en sudokcidenta Pakistano, kie ekzistas aparta provinco Baluĉio (aŭ Baluĉistano) kaj sudorienta Irano, en apudlimaj regionoj de Afganio (regiono Mari), Turkmenio.
La baluĉa lingvo disbranĉiĝas en nordorienta kaj sudokcidenta dialektoj, kiuj estas disigitaj de la Brahui-enklavo. Ŝajnas ke la baluĉoj estas migrintaj el nordokcidenta Irano. Oni supozas ke ilia praa setlejo estis regiono sude de la Kaspia Maro. En la 10-a jarcento ili troviĝis inter Kermano kaj Farso. La baluĉoj en Mari translokiĝis fine de la 19-a jarcento el Irano kaj Afganio kaj parolas sudokcidentan dialekton. En Turkmenio aperis en la 1930-aj jaroj libroj - ankaŭ lernejolibroj - kaj gazetoj en la baluĉa lingvo. En Pakistano la baluĉa skribiĝas per araba skribo - gazetoj kaj revuoj aperas en Quetta kaj Karaĉio. Kiel skriban lingvon la beluĉoj nuntempe uzas la respektivan oficialan lingvon.