Bambi
Bambi | |
---|---|
movbilda filmo | |
Originala titolo | Bambi |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 9-a de aŭgusto 1942 |
Daŭro | 70 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Buĝeto | 858.000 USD |
Reĝisoro(j) | David Hand • James Algar • Bill Roberts • Norman Wright • Samuel Armstrong • Paul Satterfield • Graham Heid |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Percival C. Pearce • Larry Morey |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Frank Churchill • Edward H. Plumb |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Honorigoj | Genesis Award |
IMDb | |
Bambi estas usona animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1942. Ĝi estis bazita en la rakonto Bambi, vivo en la arbaro ("Bambi, ein Leben im Walde" laŭ la germana originalo), publikita en 1923 de la aŭstria verkisto Felix Salten. La produktado okazis dum la Dua Mondmilito kaj tio iamaniere influis la ideologion kaj nuancojn de la filmo.
Temas pri la vivo de kapreolo kaj liaj amikoj, la cervedoj, la kuniklo, la mefito ktp. Ĝi iĝis tre populara tutmonde.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Bambi estas la historio de malgranda kapreolo, rakontita el lia perspektivo, kiu portas la spektanton al liaj mondo kaj vivo. Kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo. Pri la danĝero, kiun reprezentas la homo, li lernas de la Princo de la Arbaro, kaj el propraj spertoj kiel la perdo de lia patrino.
Kantoj de la filmo
[redakti | redakti fonton]- Amo estas kanto (Love is a Song) - solisto kaj ĥoro
- Eta aprila drezelo (Little April Shower) – ĥoro
- Ni kantu gajan printempan kanteton (Let's Sing a Gay Little Spring Song) – ĥoro
- Mi alportas al vi kanton (I Bring You a Song) - Bambi kaj Faline
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 1988
- Premio Genesis – Plenlonga Filmo – Klasika
- 1948
- Premio Ora Globo - Speciala Premio
Titolo de la filmo tra la mondo
[redakti | redakti fonton]- Araba: بامبي
- Bulgara: Бамби
- Ĉina: 小鹿斑比
- Greka: Μπάμπι (Bámpi)
- Hebrea: במבי
- Japana: バンビ
- Kartvela: ბემბი
- Korea: 밤비
- Litova: Bembis
- Rusa: Бэмби
- Taja: กวางน้อย...แบมบี้