Saltu al enhavo

Banana sukerbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Banana sukerbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Traŭpedoj Thraupidae
Subfamilio: Coerebinae
Genro: Coereba
Vieillot, 1809
Specio: C. flaveola
Coereba flaveola
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Banana sukerbirdo (Coereba flaveola) estas kantobirdo el familio Traŭpedoj. Ĝi estas la sola specio en genro Cerebo (Coereba), do ne estas eraro simple nomi la birdon cerebo.

Banana sukerbirdo, angle „Bananaquit“, vivas en tropika Sudameriko norden ĝis Meksiko kaj la Karibaj insuloj. Ĝi estas malofta vizitanto de Florido, Usono.

Ĝi estas tre malgranda birdo atinganta meznombran longecon de 11 centimetroj. Ĝi havas sveltan, kurban bekon, adaptitan por preni nektaron el floroj. Kelkfoje ĝi traboras florojn de flanke, prenante la nektaron sen poleni la planton. Ĝi ne kapablas ŝvebi kiel Kolibro kaj ĉiam devas eksidi dum manĝo. Ĝi ankaŭ maĝas fruktojn kaj insektojn. Ĝi ofte vizitas ĝardenojn kaj povas fariĝi tre malsovaĝa.

La supraj partoj estas malhele griza kun nigra krono de la kapo kaj flavaj malsupraj partoj kaj trunko. La Cerebo havas atentofrapan blankan strekon je la okuloj. Seksoj estas samkoloraj.

Sur Grenado kaj Sankta Vincento la plej multaj Cereboj havas nigran plumaron, kiu indikas diverĝon disde aliaj karibaj populacioj.

La birdo konstruas globoforman neston kun enirejo tra flanka truo. Ĝi metas gis tri ovojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]