Banlago de Gyömrő
Banlago de Gyömrő | |
banlago | |
Banlago de Gyömrő
| |
Ŝtato | Hungario |
---|---|
Regiono | Meza Hungario |
Distrikto | Distrikto Monor |
Municipo | Gyömrő |
Koordinatoj | 47° 26′ 07″ N 19° 23′ 55″ O / 47.43528 °N, 19.39861 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Hungario
| |
La banlago de Gyömrő estas iama mineja lago, unu el la 2 lagoj en urbo Gyömrő. La akvo venas el fontoj, respektive puto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1890 apud la iama vilaĝo Gyömrő brikofabriko ekfunkciis, la necesajn argilojn oni minis apude. En la 1900-aj jaroj 9 fontakvoj trovis vojon el profundo de la argilejo, akvo kovris la elfosaĵon, la minado finiĝis. Lago naskiĝis, apude arboj kreskiĝis. Kuracisto ekzamenigis la akvon, oni konstatis radiumon, magnezion, amonion kaj nitraton. La kuracisto aĉetis la lagon en 1924 kaj post jaroj malfermis banejon, eĉ kvazaŭ kuracbanejon kun kabinaro. En la lago oni apartigis konkursan naĝejon, sed konvenan ankaŭ por akvopilkiistoj. En 1928 ankaŭ restoracio ekfunkciis. Multe da gastoj alvenis el Budapeŝto, Gyömrő iĝis feriejo. Post jaroj la lago perdis sian popularecon kaj la kreskiĝanta vilaĝo ĉirkaŭbakumis la lagon. Inter 2004-2007 la lago estis plene renovigita, apude parkoj kaj infanludejo konstruiĝis. Oni boris puton por zorgi la akvokvaliton. En la lago ekfunkciis drinkejo staranta sur piedoj. Ekde 2021 la banejo konvenas al la medioprotektado.
Datenoj
[redakti | redakti fonton]Dimensioj de la lago estas ĉirkaŭ 300 m larĝa kaj 130 m longa. La baneja parto 500 metrojn longas. Krome ekzistas ankaŭ kanoj kaj ankaŭ en:wakeboarding funkcias. La akvo iom post iom profundiĝas. 78 m profunda puto disponigas akvofluon de 200 kubaj metroj/minuto, kiu anstataŭas 1/3 de la akvo de la lago. La laga akvo povas varmiĝi inter 26-30 °C somere, precipe en la pli malprofundaj partoj. Ĝi ankaŭ ofertas la ŝancon glacigliti vintre!