Saltu al enhavo

Banteajo Meanĉejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banteajo Meanĉejo
ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ
provinco (khaet) de Kamboĝo [+]

LandoKamboĝo

ĈefurboSisophon
- koordinatoj14° N, 103° O (mapo)13.75103Koordinatoj: 14° N, 103° O (mapo) [+]
Akvokolektejo6 679 km² (667 900 ha) [+]
Areo6 679 km² (667 900 ha) [+]

Loĝantaro861 883 [+] (2019)
Denseco129,04 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1993

Banteajo Meanĉejo (Tero)
Banteajo Meanĉejo (Tero)

Banteajo Meanĉejo ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ (Kamboĝo)
Banteajo Meanĉejo
ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ (Kamboĝo)
DEC

Map
Banteajo Meanĉejo
ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ
Vikimedia Komunejo:  Banteay Meanchey Province [+]
vdr

Banteajo Meanĉejo, ankaŭ Banteay Meanchey (kmere ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ, [ɓɑntiəj miən cɨj], "fortikaĵo de venko") estas provinco (khaet) de Kamboĝo situanta en plej fora nordokcidento. Laŭ la censo de 2019 en la provinco vivis 861 883 loĝantoj[1] sur areo de 6 679 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la provincoj Oddar Meanĉejo kaj Siemriepo oriente, Batambango sude, kaj kunhavas internacian limon kun Tajlando okcidente, limante al la tajlandaj provincoj Buriramo kaj Sa Kaeo. Provinca ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Sisophon (kmere សិរីសោភ័ណ, [SIsopon]), formale nomata Serei Saophoan (la pli kutima nomo devenas de la taja urbonomo ศรีโสภณ, Si Sophon, el la tempo kiam en la 17-a jarcento la regiono estis regata de Tajlando, kaj la nomo restis ankaŭ poste). La administra unuo fondiĝis en 1993.

La urbo Poipet en la okcidenta parto de la provinco estas internacia limo kun Tajlando.

En la procinco interalie kulure gravas la kmera budhista templokomplekso Banteaj Cmar el la 12-a jarcento. Kvankam ĝi nun je kvar kvinonoj estas ruiniĝinta, la grandaj temploblokoj tamen ankoraŭ nun estas impresaj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
la nun grandparte ruina kmera budhista templokomplekso Banteaj Cmar
budhista reliefo el la templokomplekso Banteaj Cmar el la 12-a jarcento