Banyeres de Mariola
Banyeres de Mariola | |||||
vilaĝo | |||||
Panoramo de Banyeres de Mariola en 2011.
| |||||
|
|||||
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Regiono | Valencia Komunumo | ||||
Provinco | Provinco de Alakanto | ||||
Komarko | L'Alcoià | ||||
Supermara alteco | 816 m s. m. | ||||
Koordinatoj | 38° 42′ 57″ N 00° 39′ 26″ U / 38.71583 °N, 0.65722 °U (mapo) | ||||
Areo | 50,28 km² (5 028 ha) | ||||
Loĝantaro | 7 090 (2020) | ||||
Denseco | 141,01 loĝ./km² | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 03450[1] | ||||
ISO 3166-2:ES | ES-A | ||||
Vikimedia Komunejo: Banyeres de Mariola | |||||
Retpaĝo: [1] | |||||
Banyeres de Mariola estas hispana municipo kiu apartenas al Valencia Komunumo kaj lokiĝas en nordo de provinco Alakanto. Tiu limas al provinco Valencio,[2] estas 50,28 km2 ampleksa kaj havis loĝantaron de 7090 personoj en 2020.[3][4]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En agrikulturo, nun tre limigita, hegemonias cerealoj kaj sunfloro (700 ha), sed estas ankaŭ pomarboj, persikarboj, prunarboj kaj iom da legomoj, krom olivarboj (600 ha), migdalarboj kaj vitoj. Oleo estas la ĉefa agrikultura produkto de la loko. Hegemonias industrio, kun 70% de la laboristaro. Ĝis komenco de la 20-a jarcento oni uzis la energion de la rivero Vinalopó por muelejoj de faruno el kiuj jam en 1780 almenaŭ du iĝis fabrikoj de papero. Tiu sektoro eniris en krizon en la 1970-aj jaroj, kaj industrio turnis sin al kartono. La tekstila industrio startis meze de la 19-a jarcento, kaj plifirmiĝis dum la Unua Mondmilito (1914-1918). En la aktualo estas aktiveco en fadenoj, teksado kaj trikado, ekzemple por produktado de litkovriloj kaj bantukoj. Alia sektoro estas fabrikado de ludiloj kaj plasto.[5]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo
- Muzeo pri papero
- Municipa Arkeologia Muzeo
- Muzeo pri Festoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Buscador de Códigos Postales de Correos
- ↑ Mapa de Comarques de la Comunitat Valenciana. Arkivita el la originalo je 2021-04-10. Alirita 2021-04-13.
- ↑ Datos generales de Banyeres de Mariola - Diputación de Alicante
- ↑ INEbase/ Demography and population /Municipal Register. Population by municipality /Nomenclature: Continuous Register Population bt Population Unit / Results
- ↑ «Banyeres de Mariola». Gran Enciclopedia Temática de la Comunidad Valenciana. Geografía. Editorial Prensa Valenciana. 2009.