Baptista preĝdomo (Kétegyháza)
Baptista preĝdomo de Kétegyháza | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kétegyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | baptismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1912 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 5741 Kétegyháza, Dózsa Gy. u. 52. |
La baptista preĝdomo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2016) en grandvilaĝo Kétegyháza (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La baptistoj vivis en Hungarlando ekde la 1870-aj jaroj. En Kétegyháza en 1891 kelkaj homoj kunvenis por konatiĝi kun la nova religio. La kunvenoj oftiĝis kaj en 1893 la baptista grupo estis fondita en privata domo. La preĝdomo videbla ankaŭ nun estis finkonstruita en 1912. Apud la preĝdomo loĝejo por la pastro konstruiĝis en 1977. La preĝdomo plene estis renovigita en la 1990-aj jaroj kaj en 2012 la interna aspekto plene ŝanĝiĝis. La pastra loĝejo estis pligrandigita kun kunvena ĉambro kaj ceteraj ĉambroj en 2016.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La didomo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze funkcias la enireja pordo, apude po 1 fenestroj, ankaŭ pli supre sola fenestro. spite la kutimojn la absido finiĝas en absido. Ene pli ol centjaraj orkestro kaj koruso funkcias.