Bar-le-Duc
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bar-le-Duc (stacidomo). |
Bar-le-Duc | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Grand Est, historie Loreno | ||||
Departemento | Mozio (ĉefurbo) | ||||
Arondismento | Bar-le-Duc (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Bar-le-Duc (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 55029 [+] | ||||
Poŝtkodo | 55000 | ||||
Aŭtokodo | 55 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Martine Joly 2017-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 944 (1999) | ||||
Loĝdenso | 717 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 46′ N, 5° 10′ O (mapo)48.7716666666675.1672222222222Koordinatoj: 48° 46′ N, 5° 10′ O (mapo) | ||||
Alto | De 175 al 327 m | ||||
Areo | 23,62 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bar-le-Duc [+] | |||||
| |||||
Bar-le-Duc [baʁ lə dyk] estas franca komunumo lokita en la departemento Meuse kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas ĉefurbo de departemento kaj la prefektejo de la departemento.
Ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Barisien (Barizja) kaj Barisienne (Barizjen) en la franca lingvo.
Historie ĝi estis grava kiel ĉefurbo de la duklando Bar.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Pierre Michaux, inventisto de biciklo
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La urbo elstaras pro multaj arkitektaj monumentoj de la renesanco. Interalie la loĝloko havas longan tradicion de karnavalaj festoj, kiuj tie ne okazas antaŭ la tradicia katolika sessemajna fastado antaŭ pasko, sed meze de ĝi, kvazaŭ centra "paŭzo" en fastado. La festoj kulminas en fajrigo de granda pupo reprezentanta sinjoron "vintro" sur boato flosanta sur la urba rivero.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la urbo naskiĝis kaj kreskis la esperantistino Anne Amblès, kies patrino ankaŭ esperantistiĝis. En la 1980-aj jaroj la lernantino en la urbo plurfoje okazigis internaciajn esperantistajn kunvenojn, interalie ligite al la tradiciaj lokaj festoj de karnavalo.