Bargen SH
Barten | |
---|---|
Blazono de Bargen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
Koordinatoj | 47° 47′ 0″ N 8° 36′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.60000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 47′ 0″ N 8° 36′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.60000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 283 |
Areo | 8,27 km² |
Alteco | 605 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8233 |
Komunumkodo | 2931 |
Situa mapo de Bargen | |
Bargen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 283 ĝis la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bargen estas la plej norda komunumo de Svislando. Ĝi situas en la montareta kaj arbara naturprotekta regiono de Randen. Ekeonomie la vilaĝo vivas unuflanke de agrikulturo kaj aliflanke de la landlima trafiko kun Germanio, nome de la vendejoj apud la benzinenjoj antaŭ la landlimo. Tra la komunumo fluas la rivereto Durach, kiu en Ŝafhaŭzo alfluas al Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bargen kaj la setlejo Oberbargen, kie situas la doganejo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,27 km², de kiuj 65,2% estas kovritaj de arbaro, 30,0% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La najbaraj komunumoj de Bargen estas en sudo la sola svisa najbarkomunumo Merishausen, en okcidento kaj nordo Blumberg (distrikto Schwarzwald-Baar), kaj en oriento Tengen (distrikto Konstanco).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bargen situas je la norda fino de la svisa aŭtovojo A4, respektive ĝia flanka brako H4, kaj estas grava doganpunkto inter Svislando kaj Germanio. La doganpunkto tamen ne ricevis la signifon, kiun la komunumo Bargen esperis, ĉar la germanoj kondukis la trafikon anstataŭ tra Bargen tra Thayngen.
Bargen estas konektita kun la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Ŝafhaŭzo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologoj trovis en Bargen restaĵoj el la neolitiko. La unua dokumenta mencio de Bargen datiĝas el la jaro 884 kiel Paragen. En la 15-a jarcento Bargen fariĝis posedaĵo de la urbo Ŝafhaŭzo, kiu plenumigis la voktorajtojn en Bargen ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Bargen
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: germane/france/itale Bargen (SH) Andreas Schiendorfer: Bargen en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-15)]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bargen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Lernejo
-
Aŭtovojo H4 kaj komunuma domo
-
Restoracio Krone
-
Benzinejoj
|