Barna Bányai Kelemen
Aspekto
Barna Bányai Kelemen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bányai Kelemen Barnabás |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1982 (42-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Eszter Bánfalvi ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Barna BÁNYAI KELEMEN [bAnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bányai Kelemen Barna estas rumania hungara aktoro, altlerneja instruisto.
Bányai Kelemen Barna[1][2] naskiĝis en Târgu Mureș la 14-an de oktobro 1982.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Barna Bányai Kelemen frekventis gimnazion inter 1997–2001 en sia naskiĝurbo, li studis inter 2002 kaj 2006 en aktoruniversitato Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István de Târgu Mureș. Li estis membro de Nacia Teatro Trupo Tompa Miklós de Târgu Mureș inter 2006-2015. Ekde 2010 li ankaŭ instruis en la aktoruniversitato. Inter 2015-2018 li apartenis al Teatro Weöres Sándor, poste al Teatro Katona József. Li vivas kune kun Eszter Bánfalvi, kiu naskis filon en 2018.
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2008 - Premio Attila Kaszás.[1]
- pluraj aliaj premioj inter 2007-2019
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta
- La Dresado de la Megero - Lucentio; Cambio
- Othello (2006)
- Sándor Bródy: A tanítónő - instruisto
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Miért én? - Molnár Lajos (2015)
- Toxikoma - Csernus Imre (2021)
- Apatigris - mezaĝa viro (televizia serio, 2021)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la teatro Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto