Saltu al enhavo

Bartolomeo Socini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomaeus Socinus
(1436-1507)
Latina verko de Bartolomeo Socini, eldonita en 1541.
Latina verko de Bartolomeo Socini,
eldonita en 1541.
Persona informo
Naskiĝo 1436
en Sieno, Italio
Morto 1507
en Sieno, Italio
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Sieno
Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
vdr

Bartolomeo Socini (1436-1507)Bartolomeo SozziniBartholomaeus Socinus estis itala juristo kaj latinisto kiu donis lecionojn en pluraj italaj universitatoj. Li havis bonegan reputacion kiel juristo kaj skribis konsultojn kaj komentojn pri la Digesto, prijura verko.

Bartolomeo Socini verkis komentojn pri la Digesto, ia prijura verko.

Bartolomeo Socini estis la filo de la siena juristo Mariano Socini la Maljuna (1401-1467). La Socini-oj aŭ Sozzini-oj estis familio de italaj Renesancaj juristoj de la banka kaj komerca sektoro. La nevo de Bartolomeo estis la juristo Mariano Socini la Juna (1482-1556).

Bartolomeo studis unue kun sia patro en [[[Universitato de Sieno|Sieno]], poste li iĝis lernanto de Alessandro Tartagni (1424-1477) kaj Andrea Barbazza (1410-1480) en Bolonjo kaj, en Pizo, de Francesco Albergotti (1304-1376).

Li instruis en Sieno ekde 1461, poste en Ferrara en 1471-1472. Li estis profesoro en Pizo inter 1473 kaj 1494 kie li instruis civilan kaj kanonikan juron kun salajro de 1.665 florenoj, la plej alta salajro en la universitato. En Pizo, Giovanni di Lorenzo de' Medici, la estonta papo Leono la 10-a estis lia lernanto.

En 1484 grupo de sienaj civitanoj petis al la municipa registaro alporti lin reen al la urbo, argumentante ke tio estis la ĝusta tempo por fortigi la Universitaton de Sieno konsiderante ke la universitatoj de Padovo, Pavio, Bologna kaj Ferrara vidis la nombron da iliaj studentoj malpliiĝi pro militoj kaj financaj katastrofoj. Por ili, la Universitato de Pizo ankoraŭ estis aktiva nur danke al la ĉeesto de Bartolomeo Socini. Lia alveno en Sieno alportis reen preskaŭ tricent studentojn kaj pliigis la enspezon de la urbo je 1.500 florenoj. Tamen, Bartolomeo Socini rifuzis tiun oferton pro malkonsento kun la komunumo de Sieno.

Bartolomeo Socini tiam estis profesoro en Bolonjo en 1494-1498, poste en Padovo en 1498-1501. Li finfine revenis al Sieno en 1501, sed estinte malsana li ĉesis instrui.

Li partoprenis en la publika vivo, sed estis devigita plurfoje forlasi sian urbon. Li havis bonegan reputacion kiel juristo kaj skribis konsultojn kaj komentojn pri la Digesto, prijura verko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]