Le Cerneux-Péquignot
Le Cerneux-Péquignot | |
---|---|
Blazono de Le Cerneux-Péquignot | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Distrikto | Le Locle |
Koordinatoj | 47° 1′ 5″ N 6° 40′ 0″ O / 47.01806 °N, 6.66667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 5″ N 6° 40′ 0″ O / 47.01806 °N, 6.66667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 324 |
Areo | 15,67 km² |
Alteco | 1088 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2414 |
Komunumkodo | 6434 |
Mapo de Le Cerneux-Péquignot | |
Le Cerneux-Péquignot (prononcu lesernöpekiño) estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 324 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Le Cerneux-Péquingot situas en nordo de la kantono ĉe la landlimo al Francio sur monteta altebenaĵo de la Neŭŝatela Ĵuraso. La pejzaĝon de la komunumo markas karstaj montetoj kaj altmontarmarĉaj kaldronoj kun subteraj elfluoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Le Cerneux-Péquignot, la vilaĝetoj Bas du Cerneux, Le Gigot, kaj Le Prévoux, kaj pluraj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,67 km², de kiuj 40,5% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Le Cerneux-Péquignot limas en nordo al Villers-le-Lac (Francio), en oriento al Le Locle, en sudoriento al La Chaux-du-Milieu, en sudokcidento al La Brévine, en okcidento al Grand'Combe-Châteleu (Francio), kaj en nordokcidento al Montlebon (Francio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo Le Cerneux-Péquignot pasas la kantona ĉefvojo n-ro 149 de Le Locle al La Brévine. Nordokcidenten kondukas vojo 2326, kiu transiras al la franca vojo D48, de Le Cerneux-Péquignot tra Montlebon al Morteau en Francio. Sudorienten la vojo 2326 kondukas al La Chaux-du-Milieu. Per la poŝtaŭtolinio de Le Locle al La Brévine la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Le Cerneux-Péquignot datiĝas el la 13-a jarcento. La nomo de la komunumo devenas verŝajne de la nomo de familio el la franca vilaĝo Montlebon, kiuj en la 13-a jarcento loĝigis al regionon. De la 13-a jarcento ĝis la Franca Revolucio la vilaĝo eklezie kaj politike estis regita de la priorejo Morteau, kies protektovoktoj de 1325-1521 estis la Grafoj de Neŭŝatelo. Per la 1-a pacokontrakto de Parizo Francio en la jaro 1814 cedis la komunumon al la Princlando Neuŝatelo. Tamen nur en la jaro 1819 ĝi estis integrita al la Kantono Neŭŝatelo.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Le Cerneux-Pequignot Arkivigite je 2011-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Le Cerneux-Péquignot en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Le Cerneux-Péquignot – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|