Depresiunea Giurgeu
Aspekto
(Alidirektita el Baseno de Djerdjo)
Depresiunea Giurgeu | ||
---|---|---|
geografia regiono | ||
depresio [+] | ||
Lando | Rumanio | |
- koordinatoj | 46° 45′ 0″ N, 25° 28′ 0″ O (mapo)46.7525.466666666667Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N, 25° 28′ 0″ O (mapo) | |
Depresiunea Giurgeu | ||
Depresiunea Giurgeu [ĝurĝeu] (Baseno de Djerdjo, hungare Gyergyói-medence) estas baseno en Rumanio en Orientaj Karpatoj je 655-900 m alto super la marnivelo inter la Montaro de Gurghiu okcidente kaj Montaro de Djerdjo oriente. En la centro de la baseno situas la urbo Gheorgheni. La komunumoj estas la jenaj desude alnorde: Voşlobeni, Suseni, Chileni, Valea Strâmbă, Ciumani, Joseni, Lăzarea, Ditrău, Remetea, Sărmaş, Subcetate, Gălăuţaş kaj la urbo Topliţa. Dum la somero de 1907 Béla Bartók kolektis tie ĉirkaŭ 120 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.