Baseno de Hall
Aspekto
Baseno de Hall | ||
---|---|---|
Akvejo | markolo de Nares | |
Termaso | Gronlando, Ellesmere | |
Geografia situo | 81° 30′ 0″ N, 63° 30′ 0″ U (mapo)81.5-63.5Koordinatoj: 81° 30′ 0″ N, 63° 30′ 0″ U (mapo) | |
Baseno de Hall (angle Hall Basin) estas golfeto en la Arkta Oceano, inter la insuloj Gronlando kaj Ellesmere. Situas en la norda parto de la markolo de Nares. Nordflanke de la baseno de Hall situas la markolo de Robeson, kaj sudflanke situas la markolo de Kennedy.
Estas nomita omaĝe al la usona polus-esploristo Charles Francis Hall.