Basma bint Talal
Basma bint Talal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
بسمة بنت طلال | |||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1951 (73-jaraĝa) en Amano | ||||
Lingvoj | araba • angla • franca • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Jordanio vd | ||||
Alma mater | Benenden School (en) Universitato de Oksfordo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Haŝemidoj | ||||
Patro | Talal la 1-a de Jordanio vd | ||||
Patrino | Zein al-Sharaf Talal (en) vd | ||||
Gefratoj | Husejn de Jordanio, Prince Muhammad bin Talal of Jordan (en) kaj Prince El Hassan bin Talal of Jordan (en) vd | ||||
Edz(in)o | Timoor Daghistani (en) (1969–dekjaro de 1970) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Princino Basma bint Talal (naskiĝis la 11-an de majo 1951) estas filino de iama reĝo de Jordanio Talal bin Abdullah kaj reĝino Zejn aŝ-Ŝaraf, fratino de reĝo Husejn bin Talal, kaj onklino de la nuna reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a. Ŝi naskiĝis en Amano kaj ricevis siajn unuajn studojn en la lernejo por knabinoj Al-Ahlijĝa. Ŝi daŭrigis sian edukadon en Britio ĝis kiam ŝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo kie ŝi magistriĝis pri lingvoj.
Kontribuo al la publika vivo
[redakti | redakti fonton]En 1977, ŝia frato Husejn la 1-a konfidis al ŝi la respondecon administri la Fondumon Reĝino Alia pri volontula socia laboro. Por atingi la celon de la Fondumo ŝi partoprenis en la disvolviĝo de libervola socia laboro. Ŝi faris vastajn esplorajn vizitojn al diversaj regionoj de la Reĝlando por identigi sociajn problemojn. Ŝi ankaŭ kontrolis la preparadon de sociaj studoj por ĉi tiuj aferoj konstruante pontojn de kunlaboro kun arabaj landoj kaj internaciaj institucioj. Ŝi estis Araba Virino de la Jaro en 1995. Lia Moŝto, la forpasinta reĝo Husejn aljuĝis al ŝi en 1994 la Grandan Kordonon de la Juvelita an-Nahda "Renaskiĝo" kiel rekono de ŝiaj humanaj agadoj por ŝia lando[1].
Familia vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis edziniĝinta al Timur Dagestani kaj havis du infanojn:
- Farah (naskiĝis 25-an de marto 1971)
- Ghazi (naskiĝis 21-an de julio 1974)
Poste ŝi estis edziniĝinta al Walid al-Kurdi kun kiu ŝi ankaŭ havis du infanojn:
- Saad (naskiĝis 8-an de novembro 1982).
- Zejn aŝ-Ŝaraf (naskiĝis 1-an de junio 1986).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Princino Basma Bint Talal
- (angla) Retejo de la Reĝa Haŝemida Dinastio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (angla) HRH Princess Basma Bint Talal Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Earth Charter Initiative.