Batalo ĉe Domašov
Aspekto
Batalo ĉe Domašov | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Sepjara milito | |||||||
Monumento al batalo (nomata ankaŭ kiel "Nigra kruco") proksime de Domašov nad Bystřicí
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
heredaj landoj de Habsburgoj (armeo de Habsburga monarkio) |
Prusio (prusia armeo) | ||||||
Komandantoj | |||||||
generalmajoro Ernst Gideon von Laudon | generalo Hans Joachim von Ziethen | ||||||
Forto | |||||||
proksimume 12 000 viroj | proksimume 30 000 viroj | ||||||
Perdoj | |||||||
600 mortigitoj aŭ vunditoj | 2 000 mortigitoj, vunditoj aŭ serĉitoj, 1450 militkaptitoj | ||||||
Batalo ĉe Domašov estis batalo inter aŭstraj kaj prusaj taĉmentoj ĉe moravia vilaĝo Domašov nad Bystřicí, kiu okazis enkadre de sepjara milito la 30-an de junio 1758 kaj al kiu antaŭiris malpli granda kunpuŝiĝo ĉe Guntramovice la 28-an de junio de la sama jaro. La aŭstroj , al kies taĉmentoj komandis generalmajoro Ernst Gideon von Laudon kaj generalmajoro Josef von Žiškovič, atakis kaj neniigis grandegan konvojon kun provizoj por la prusia armeo sieĝanta Olomouc. La aŭstra venko savis la urbon kaj la prusia reĝo Frederika la 2-a Granda estis devigita forlasi Moravion.