Batalo de Britio
Batalo de Britio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
Heinkel He-111 sur la London, 1940.
| |||||||
aerbatalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝinta Reĝlando Brita imperio |
Itala reĝlando Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Hugh Dowding Keith Park Trafford Leigh-Mallory Quintin Brand Richard Saul |
Hermann Göring Albert Kesselring Hugo Sperrle | ||||||
La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado kaj ĝi estis la plej peza aerbombada militkampanjo ĝis tiam.
La celo de la germanoj estis venki la Britan Aeran Forton, alporti Brition al batalhalto aŭ akiri aeran superecon, kiu ebligus Operaco Marleono, la germana invado planita por Britio. La kampanjo finiĝis per germana fiasko, kaj germana aera supereco ne estis atingita. Estis la unua fojo, ke la germanoj ne atingis siajn celojn en milita kampanjo ekde la komenco de la milito.
La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).
La nomo de la kampanjo ricevis de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio, en sia parolado "Ĉi tio estis ilia plej bela horo":
Kio estis nomita de generalo Maxime Weygand la batalo por Francio finiĝis. Mi supozas, ke la batalo por Britio estas komenconta.
Kulmina tago
[redakti | redakti fonton]13.08.1940: La batalo plifortiĝis, Luftwaffe lanĉis serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro-instalaĵoj - el ĉ. 1500 atakaviadiloj oni pafalterigis 34 (oktobre polaj pilotoj de ĉasaviadiloj konsistis jam kvinonon de la britaj kaj pafalterigis pli ol 200 atakaviadilojn el 1773).
15.09: Kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundiĝis aŭ iris al mallibero. Polaj ĉasaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.
18.09: En Northold (kvartalo de Londono) Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski dekoris per Milita Ordeno Virtuti Militari 16 polajn pilotojn de la Skadro 303, pri kio skribis interalie "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta)
12.10: "Polska Walcząca" nomis la polan skadron 303 la plej bona aviada divizio de la tuta Aliancana armeo
Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", reĝisorita de Guy Hamilton.
Flug-asoj de la batalo
[redakti | redakti fonton]Pollando
[redakti | redakti fonton]- Stanisław Skalski - la pola piloto de la skadro-303 (vidu la apudajn fotojn)
- Witold Urbanowicz - pola armeestro, brigada generalo, piloto de la Pola Soldataro, flug-aso, memorlibristo, komandanto de "Dywizjon 303" (Skadro-303) (vidu la apudan foton)
- Antoni Głowacki - pola subkolonelo, majoro de Reĝa Aerarmeo
- Jan Zumbach - diplomita subkolonelo, piloto de Pola Soldataro, subkolonelo Reĝaj Aer-Fortoj
- Josef František - ĉeĥa kaj pola armea piloto, flug-aso de la pola aviado dum la Dua Mondmilito (vidu la apudan foton)
- Franciszek Kornicki, pola subkolonelo, piloto de Supermarine Spitfire distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari, centjarulo
- Francis Gabreski, usona piloto subskrekanta, ke siajn sukcesojn ŝuldas al poleco
En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Reĝa aerarmeo, batalis 4 polaj skadroj: 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ĉasaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef František), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ĉirkaŭ 170 germanajn aviadilojn, damaĝis 36, kio estis ĉirkaŭ 12% de la perdoj de Luftwaffe. Skadro-303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio – ĝi anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj. Polaj pilotoj pafalterigis 2 germanajn la plej bonajn flug-asojn (unu travivis).
Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: „BITWA O W. BRYTANIĘ VII–IX 1940”, kaj post 1990 – „BITWA O ANGLIĘ 10 VII – 31 X 1940”.
Sperton de polaj kriptologoj, kiel Marian Rejewski, pri rompo de ĉifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Pro tiutempa amikeco de Hitler kun Stalin (pakto Ribbentrop-Molotov kun sekreta aldona protokolo) Luftwaffe ricevadis de Sovetunion brulaĵon por siaj bombaviadiloj.
1940
- 7.08. En Nov-Jorko "Nowy Świat" citis enkondukan artikolon "Pola persisto" laŭ kanada revuo "Kingston Whig-Standard" pri ironio de la sorto, ke poloj al kiuj Aliancanoj rifuzis helpon dum la germana invado en Pollandon batalis kadre de sia armeo en Francio kaj nun batalos defende de Anglio
- 31.08.: En sia unua batalflugo polaj pilotoj de Skadro 303 pafalterigis dum 15 minutoj 6 Messerschmitt (po unu el ĉiu skipo)
- 17.10.: en malsanulejo de Londono mortis pro vundoj post bombado de la urbo pola standardisto Walenty Wójcik
1941
- 23.03.: Nov-Jorko: "New York Post" publikigis artikolon de sia milita korespondanto Paul A. Tierney Poland Still Lives in the British Army, kun aparta substreko de la mirinda kontribuo de polaj pilotoj en la Batalo de Anglio
- 14.10.: Al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en Sovetunio - oni atendis sume 1000 pilotojn
- Du britaj Supermarine Spitfire post ekspozicio en 1946 estis metalrubigitaj kiel postrestaĵoj de kapitalismo - aktuale unu ekzemplero estas montrata en Muzeo de la Pola Aviado en Krakovo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Eugeniusz Banaszczyk, W bitwie o Anglię (En la batalo de Anglio), Książka i Wiedza, Varsovio 1973.
- Stephen Bungay, Bitwa o Anglię (Batalo de Anglio), Wydawnictwo Znak, Krakovo 2010, p. 747, ISBN 978-83-240-1432-3.
- Arkady Fiedler, Dywizjon 303 (Skadro 303), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1983, ISBN 83-210-0378-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bitwa o Anglię Batalo de Anglio
- Polskie Siły Powietrzne w Wielkiej Brytanii 1940-1946 Polaj armitaj fortoj en Britio 1940-1946
- List of Pilots of the Battle of Britain
- Polacy w Bitwie o Anglię Poloj en la batalo pri Anglio angle
- Szczegółowy opis bitwy o Anglię Detala priskribo de la batalo