Batalo de Bzura
Batalo de Bzura | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Invado en Pollando (Dua Mondmilito) | |||||||
La stato de la militfronto antaŭ la 14a de septembro 1939.
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Komandantoj | |||||||
Tadeusz Kutrzeba Władysław Bortnowski |
Gerd von Rundstedt Johannes Blaskowitz | ||||||
Perdoj | |||||||
18000 - 20000 mortintoj 32000 vunditoj 17000 kaptitaj |
8000 mortintoj 4000 kaptitaj 50 tankoj 100 aŭtoj 20 kanonoj | ||||||
La Batalo de Bzura, alie nomata batalo apud Kutno okazis de la 9-a ĝis la 18-a - 22-a de septembro 1939. Ĝi estis la plej granda batalo dum la germana invado en Pollandon. Partoprenis ĝin du polaj armeoj: "Poznań" (generalo Tadeusz Kutrzeba) kaj "Pomorze" (generalo Władysław Bortnowski) kaj la germanaj - la 8-a Armeo (generalo Johannes Blaskowitz) kaj la 10-a Armeo (generalo Walter von Reichenau) de la Grupo de Suda Armeo ("Süd") (generalo Gerd von Rundstedt).
La 9-an de septembro marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis al generalo Kutrzeba fronte de la du armeoj "Poznań" kaj "Pomorze" ataki nordan alon de la Grupo de Suda Armeo. La celo estis devigi germanojn ĉesi postkuron de retiriĝantaj en orientan Pollandon armeoj: "Prusy", "Lublin", "Kraków", "Karpaty".
La batalo
[redakti | redakti fonton]La batalo estis trifaza:
- La unua fazo - atako de poloj al Stryków (9-12.09)
- La dua fazo - atako de poloj al Łowicz (13-15.09)
- La tria fazo - retiriĝo direkte al Varsovio dum kiu la polaj fortoj estis frakasitaj.
(...)
Post kiam la Wehrmacht sukcese stabiligis sian pozicion, oni ĉirkaŭis la polajn fortojn. El la nordo kaj okcidento atakis la 4-a germana armeo, helpis la 8-an armeon tankoj kaj trupoj de la 10-a armeo en sudoriento. La neniigo de la ĉirkaŭitaj poloj komenciĝis la 16-an de septembro per apogo de 820 aviadiloj. Post enormaj perdoj kaj post sensukceso eskapo, la polaj fortoj kapitulacis la 19-an de septembro. 170.000 polaj soldatoj iĝis militkaptitaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Rekonstruo Batalo de Bzura (la 16-18-a de septembro 2005) - fotoj kun informo
- Batalo de Bzura Arkivigite je 2009-07-01 per la retarkivo Wayback Machine - oficiala paĝo de organizanto