Batalo de Karbalo
Aspekto
(Alidirektita el Batalo de Kerbala)
La Batalo de Karbalo estis batalatako okazinta la 10an de Oktobro 680, fare de armeo de pli ol 4000 homoj sendita de Jazid la 1-a, de la Omajada kaliflando kontraŭ malgranda grupo de familianoj kaj sekvantoj kiuj estis la akompanantaro de Ĥusejn ibn Ali, nepo de la profeto Mahomedo.
Ĥusejn estis veturanta al Kufa, kien oni estis invitinta lin por kunhavi la povon de la kaliflando. La grupo de akompanantaro estis atakita proksime de la urbo Karbalo, en Irako, kaj estis mortigitaj ĉiuj 72 viroj inter kiuj Ĥusejn mem.
La majoritato de ŝijaistoj konsideras la datrevenon de la batalo kiel sankta funebra tago kaj en tiu dato ili rekreas rite la morton de Ĥusejn. Liaj restaĵoj kuŝas en Karbalo, urbo konsiderata de la kredantoj kiel sankta loko.