Bato (mezurunuo)
En la hebrea Biblio, la bato[1] (hebree בַּת, bat) estas mezurunuo de volumeno.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu bato estas proksimume 23 litroj, proksimume egalante la mezurunuon efo, sed uzita por mezuri likvojn (malsimile al la efo, uzita por sekaĵoj kiel greno).
Uzo en la Biblio
[redakti | redakti fonton]La 1-a libro de la Reĝoj uzas la mezurunuo por priskribi la grandon de la “Maro Fandita” (hebree ים מוצק) kaj la kupraj lavujoj de la Templo de Jerusalemo:
|
|
La “Maro Fandita” estas granda akvujo en la sudorienta angulo de la Templo.
La Libro de Jeĥezkelo priskribas la rilatojn inter la Bibliaj volumenaj mezurunuoj:
|
Laŭ Jeĥezkelo, la bato kaj la efo estas kvante samaj, sed la bato (kaj la koro) estis uzata por mezuri oleon, dum la efo (kaj la ĥomero) por grajnoj de greno.
En la Libro de Jesaja, la bato estas figure uzata por tre malgranda kvanto:
|
En la ĉi-supra versiklo, Jesaja priskribas la veon de la maljustuloj. La likvo vino estas mezurita per la bato, dum la semoj esas mezuritaj per la samgranda mezurunuo efo.