Battista Cadei
Aspekto
Battista Cadei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1937 en Vigolo |
Morto | 7-an de julio 2022 (85-jaraĝa) en Scanzorosciate |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto katolika sacerdoto instruisto ![]() |
Battista CADEI (naskiĝis la 24-an de junio 1937, mortis la 7-an de julio 2022) estis itala katolika pastro kaj esperantisto.
Li sacerdotiĝis en 1963. En la 1980-aj jaroj li estis redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana kaj de Espero Katolika.
Li abunde tradukis el la itala al Esperanto. En 2006 aperis liaj tradukoj de La gefianĉoj de Alessandro Manzoni (495 p., Serio Oriento-Okcidento 41) kaj de la encikliko Deus caritas est.