Bavara Esperanto-Ligo
Bavara Esperanto-Ligo (mallongigo BELO, germana nomo Bayrische Esperanto-Liga) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Bavario, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
En Bavario ekzistas pluraj tre tradiciaj urbaj Esperanto-grupoj, interalie la (kvankam en unua organiza formo mallongviva) entute tutmonde unua Esperanto-grupo en Nürnberg, fondita en 1885 kaj komence kunordigita de Leopold Einstein, la klubo de la landa ĉefurbo Munkeno, fondita en 1891, aŭ la klubo de Aŭgsburgo, fondita en 1908. Bavara Esperanto-Ligo en sia nuna jura formo tamen nur ekestis en 1976 per la kunfando de antaŭe sendependaj Nord- kaj Sudbavara Esperanto-Ligoj.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de decembro 2012, la estraro de la ligo konsistas el
- Bernd Krause, prezidanto,
- Stefanie Tucker, vicprezidanto,
- Pit Hauge, kasisto kaj respondeculo pri membroadministrado,
- Evi Geist, plia estrarano
Junularo
[redakti | redakti fonton]La junularo de BELO nomiĝas Bavara Esperanto-Junularo respektive germane Esperanto-Jugend Bayern, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aparte subteniĝas fare de la anoj de la verva urba junulara Esperanto-grupo en Munkeno, sed kompreneble havas aktivulojn kaj membrojn ĉie en Bavario.
Plua legado
[redakti | redakti fonton]- satira artikolo "Bavara Esperanto, aŭ: Neniu lingvo estas tiom pura kiom la bavara biero", germane en la bavara radia kaj televida korporacio Bavara Radio (BR) la 17-an de septembro 2022
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (esperantlingve kaj germane)
- historia retejo de la 2010-aj jaroj (esperantlingve kaj germane, arkiva)
- retejo de la loka grupo en Munkeno