Beáta Lőrincz
Beáta Lőrincz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1959 (65-jaraĝa) en Bonyhád |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (–1992) Könyves Kálmán High School (en) (–dekjaro de 1970) |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
Beáta Lőrincz [lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincz Beáta estas hungara popoldancisto, koreografo, kostumisto. Ŝia dua edzo estis Zoltán Varga (koreografo).
Beáta Lőrincz[1][2] naskiĝis en 1960 en Bonyhád.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Beáta Lőrincz maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste ŝi akiris dancpedagogian diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1992. Pli frue jam dum la lernejaj jaroj ŝi estis amatora popoldancisto en pluraj dancensembloj. Iom poste ŝi helpis la koreografiajn laborojn, krome ŝi okupiĝis pri dancaj kostumoj, eĉ ŝi akiris licencon en alia altlernejo pri kostumoj. Ŝi translokiĝis al Solymár, kie ŝi estis entreprenisto pri kostumoj en la 1990-a jaroj. Ekde 1995 ŝi instruis popoldancon en Solymár kaj tiutempe ŝi partoprenis en fondo de danca mezlernejo en Fót. En 1999 ŝi fondis plian popoldancan ensemblon, kie ŝi estis koreografo. Ŝi edziĝis dufoje, resume ŝi naskis 3 gefilojn.