Bea Vianen
Bea Vianen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Beatrice Sylvia Vianen | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1935 en Paramaribo, Nederlanda Surinamo, Nederlanda Imperio | |
Morto | 6-an de januaro 2019 (83-jaraĝa) en Paramaribo | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Surinamo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Beatrice Sylvia Magdalena Vianen (n. la 6-an de novembro 1935 en Paramaribo - m. la 6-an de januaro 2019 en Paramaribo) estis surinama verkistino de romanoj, rakontoj kaj poezio. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj nederlandaj-karibiaj aŭtoroj de la 1970-aj jaroj.
Inter ĉirkaŭ 1970 kaj 2000, du generacioj de surinamaj mezlernejanoj legis almenaŭ unu de ŝiaj libroj. Plej famaj estis ŝiaj unuaj du romanoj: Sarnami, hai (Surinamo, mi estas) de 1969 kaj Strafhok de 1971. Ŝia verkaro apartenas al la referencaj verkoj de la surinama literaturo ĉar ili estas konsiderataj kiel valoraj verkoj kiuj vortumas laŭ aŭtenta maniero tio kio estas surinama kaj rekonebla por surinamoj[1]. La lingvo uzata en ŝia verkaro estis ŝia propra kreaĵo. Ŝi kreis novan literaturan spiriton uzante surinamajn-nederlandajn vortojn kaj surinamajn-javanajn vortojn.
Bea Vianen estis de miksita etna origino. Tio estas tre grava kiel deirpunkto por taksi ŝian verkaron, ĉar du ĉefaj temoj superregas en ĉio, kion ŝi verkis: la deziro al libereco kaj la etnaj dividoj[2]. En la Surinamo de Vianen la malsamaj etnaj kaj religiaj grupoj vivas dise, ne kune.
Okaze de ŝia okdeka naskiĝtago en 2015, estis eldonita kolekton de tri noveloj (Een kinderbedje) kiun ŝia plej aĝa filino Kunti Elstak aperigis en memeldono (ISBN 978-94-022-2102-2)[3].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](nl) van Kempen, Michiel, Surinaamse schrijvers en dichters: met honderd schrijversprofielen en een lijst van pseudonomien (Surinamaj verkistoj kaj poetoj: kun cent verkistoprofiloj kaj listo de pseŭdonimoj), Amsterdam: De Arbeiderspers, 1989, ISBN 9789029525114. OCLC 508424634.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nl) Jerry Dewnarain, Bea Vianen leeft nog! (Bea Vianen ankoraŭ vivas), Caraïbisch Uitzicht, la 12--an de novembro 2021.
- ↑ (nl) Ode aan Bea Viaenen, Read my world.
- ↑ Jerry Dewnarain, Bea Vianens kinderbedje. Werkgroep caraïbische letteren, la 25-an de januaro 2016.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de verkistoj el Surinamo
- Tekstoj de kaj pri Bea Vianen en Caraïbisch Uitzicht